Boeing YAL-1 | ||
---|---|---|
Boeing YAL-1 dum la flugo | ||
Tipo: | Aerdevena Lasera Kontraŭbalistika defenda sistemo | |
Fabrikanto: | Boeing | |
Unua flugo: | 8-an de julio 2002 | |
Enkonduko: | Nuligita | |
Produktperiodo: | 2002 | |
Produktkvanto: | 1 | |
La Boeing YAL-1 Airborne Laser Testbed (ABL) estas aerdevena lasera kontraŭbalistika armila sistemo por defendo de misilo (MD: Missile Defense). Surbaze de Boeing 747-400F, en kies interno enkonstruita aparato povas produkti grandenergian laseran faskon kaj povas trafi flugantan celon.
Laŭ la planoj, la aviadilo povas eligi radiojn kun ondolongo de 1,3-3,8 mikronoj, kun povumo de 20 megavattoj, je maks. 250 km. Tiu povumo sufiĉas eksplodigi raketojn post 5-8-sekunda radiado. La energion donas gaso da 106 tunoj.
La direktadon de la laser-radioj helpas 341 hidraŭlikaj pivotoj, kiuj ebligas eĉ 1000-fojan direktadon en unu sekundo.